Retejo por la vortaro de uea.facila, de Anna Lowenstein
Ĉi tiu Difinaro prezentas ĉiujn difinojn iam aperintajn ĉe artikoloj en la facil-lingva retejo uea.facila. Ili estas verkitaj per simpla lingvaĵo, uzante nur vortojn el la vortlisto de uea.facila, laŭeble ankaŭ kun ilustraĵo. Tial la Difinaro estas utila rimedo por lernantoj kaj instruistoj.
Por utiligi la Difinaron, kiel ankaŭ por legi artikolojn en uea.facila, lernantoj devas jam koni kaj kompreni la bazan vortprovizon, kiu aperas en la vortlisto. Tial la eroj de la vortlisto mem ne ricevas difinon, ĉar ni supozas, ke la uzantoj jam konas ilin.
Al la Difinaro ĉiusemajne aldoniĝas novaj eroj. Preskaŭ ĉiu nova artikolo en uea.facila enhavas vortojn, kiuj ne estas en la vortlisto, kaj kiuj bezonas difinon verkitan per simpla lingvaĵo. Tial la Difinaro konstante kreskas kaj iom post iom kompletiĝas.
La Difinaro estis kreita de Drew Morgan kaj Anna Lowenstein per subvencio de ESF. Ni dankas ESF pro ĝia subteno.